Vizitindaj Proksimaj Urboj
Eble vi volas pasigi iom da tagoj, vizitante interesajn lokojn apud Aŭstino, aŭ antaŭ aŭ post la ELNA kongreso. Ĉi paĝo enhavas informon pri vizitindaj lokoj kaj kiel atingi ilin el Aŭstino.
San Antonio
San Antonio estas favorata turista urbo en Teksaso. Ĝi estas malnova urbo, forte influita de la hispana/meksika popolhistorio de la ŝtato. Interesaj lokoj estas la fama Alamo kaj la Riverpromeno (Riverwalk), bela promenvojo apud rivero kun restoracioj, trinkejoj kaj kafejoj.
San Antonio estas proksimume horo kaj duono sude de Aŭstino per I-35 per aŭto. Aŭtobusoj estas facilaj atingeblaj.
Hjustono
Hjustono (Houston) estas granda urbo, 180 mejlojn oriente de Aŭstino. Ĝi famas pro Spac-centro Johnson, kaj havas multajn bonegajn artmuzeojn, teatraĵoj, muzikhaloj, ktp.
San Marcos
San Marcos estas proksima al Aŭstino, sude. Estas akvaparko Schlitterbahn, kaj multaj rabatbutikoj.
Fredericksburg
Fredericksburg situas okcidenta de Aŭstino, en la montetaro. Ĝi estas pitoreska historia urbeto, kun butikoj kiuj vendas antikvaĵojn kaj bongustajn manĝaĵojn (el la lokaj persikoj). Multaj homoj ĝuas halti en Fredericksburg por tagmanĝi aŭ vespermanĝi dum tagekskurso al la bela naturparko Sorĉita Roko.
Kontakto: kongreso2005@hewgill.com