Por Infanoj

Ni penas fari la kongreson tre amika al infanoj. Infanoj kiuj havas 12 jarojn aŭ malpli ne devas pagi la kotizon de la aliĝo, kvankam ili nepre devas pagi por la manĝa servo se ili uzos ĝin.

Infanoj kaj la manĝoservo:

Bonvolu informigi nin ĉu vi alportos infanojn, kiom, kaj kiuj iliaj aĝoj estas, kaj ĉu ili parolas Esperanton aŭ ne. Ni planos amuzajn agojn por la infanoj kiam ni plibone komprenos kiom venos.

Por infanoj kiuj ne volos ĉeesti la kongreson dum la tuta tempo, ni jam aranĝis apartan agadon por ĝis kvar infanoj. Mary Christine Reed, edzino de ano de Esperanto-Klubo de Aŭstino, havas kamioneton kaj ŝoforos ĝis 4 infanoj ajnaĝaj al bona loka parko kaj vartos ilin dum la posttagmezo de sabato, la 11a de junio. Ŝi estas komencanta esperantisto, sed parolas la anglan denaske.


Contact: kongreso2005@hewgill.com