POEZIO DE LA KONGRESO
Okazis iom da poema verkado dum la kongreso en Aŭstino (junio de 2005):
- Hajkoj (de la partoprenantoj en "Ni Verku Hajkojn" de Steven BREWER)
- Poemo (de Laŭlum inspirita de la kongreso)
- Porinfanaj poemoj (de la konkurseto proponita de Arlyn KERR)
Hajkoj
Ni Verku Hajkojn: Dumnoktaj Arboj de Steven BREWER kaj aliaj
meznokta promen'
jen la arboj ekdancas
subita venteg'
-- Steven BREWER
Folioj el or'
multkolora tapiŝ'
suno subiras
-- Ĵenja AMIS
dorno sur roz'
bela ruĝa flor'
danĝera por ĉiuj
-- Nijl BRONSTEIN
ĉe foliopint'
unu guto pendadas
ĝis mia paso
-- Steven BREWER
tra nia ĥaos'
da branĉoj antaŭ mallum'
falis la ĉiel'
-- Jeremio ISOKSO
en nokta herbar'
kapo al ĉiel'
silentas
krom via suspir'
-- Jakobo SCHWARTZ
Tra foliaro
brilas tagmeza suno
Dormu, bestaro!
-- Arnoldo VICTOR
Grila koruso
Didelfeto pigrumas
somernokt' suda
-- Joel AMIS
pigoj milope
blekas kaj fekas sur min
dum mi promenas
-- ROS' Haruo
ale' sen cipres'
min impresas pri kalvec'
sub la brila lum'
-- ROS' Haruo
Ho, nigra muŝo
kial vi devas
mordi min?
Mi ne bongustas...
-- Karen KLAHR
multajn piedojn
sed silenta marŝado
raŭpo sur ĉemiz'
-- Jakobo SCHWARTZ
mian vizaĝon
en suna tago
karesas
gaja betulo...
-- Ursula GRATTAPAGLIA
dum la tuta nokt'
malgranda raŭpet'
manĝadas
unu folion
-- Steven BREWER
(Vidu la retpaĝon de Steve kun quicktime-filmeto de la hajkoj ĉi tie.)
Poemo
verkita de Laŭlum dum la kongreso
Ni Neniam Haltas
En l' Universitato Konkordia
kongresas nia rondo familia.
Diversaj estas ĝiaj elementoj:
doktoroj, instruistoj kaj studentoj...
Por nobla celo l' verda trupo nia
strebadas kun fervoro tradicia
Favoras ĉiam ĉe ni frataj sentoj,
agrablas por ni ĉiuj la momentoj.
Banala ŝajne la Kongres' aspektas
sed tamen ideale ĝi tre altas.
Nenio en la mondo ja perfektas.
Foj-foje barojn voje ni transsaltas.
Neniu voj' surtera ĉiam rektas.
En la marŝado ni neniam haltas.
Laŭlum, Aŭstino 05 06 12
Konkursaĵoj
por la konkurseto porinfanpoezia de Arlyn KERR
Konkursis tri homoj, kiuj gajnis egale pro siaj amuzaĵoj: Ellen EDDY, Tomaso ALEXANDER, kaj Laŭlum.
Ellen EDDY
Savu la vermojn!
Vermoj troviĝas
en plantoj kaj tero,
sed duono en pom'
ja ĝena afero!
Tre belas la mord'
en frukto bongusta
sed forflugas la ĝoj'
pro morto sen justa.
Estu singarde
almenaŭ komence,
kaj ne mortos la verm'
pro mord' senintence.
Tomaso ALEXANDER
Versaĵo pri Fiŝo kaj Gerda
Fiŝo blua
Fiŝo verda
Kien malaperis Gerda?
Mi ne scias, ne sinjoro,
ĉu ŝi sidas nun sur floro?
Ne, ne eblas tia trono,
Eble scias Claude Pirono.
Nu, la floroj tiel belas.
Kion vi entute celas?
Se flor-sidas la knabino,
tio estus bona fino.
Parta traduko de "The Cat in the Hat"
Pluvadis sen suno,
de kiam mi estis veka,
do ni restis endome
dum la tago malseka
Mi sidis kun Sali,
ŝi kaj mi, ho jes ni du
kaj mi diris “malsekas,
rigardu nun, vidu!”
Tro malseke por eliri,
tro malseke por ludo.
Do “nenion fari” sidante
estis la sola konkludo.
Do ni sidis, kaj sidis,
kaj sidis, kaj sidis.
Neniom de ĝojo.
Neniu ridis.
Kaj tiam...
Jen sono “bump”, jes tre malalte.
Tuj ni ekstaris, salte.
Li venis,
en mano jen blua ombrelo,
tiam diris la kato en ĉapelo
“Kial vi sidadas pro tiu drizelo?”
“Malgraŭ la nuboj
grizaj kiel gruzo,
mi povas vin gvidi
al bona amuzo.”
Laŭlum
Tradukoj de la Seuss-aĵoj, kiujn donis Arlyn KERR
|
One fish
Black fish
|
Fiŝo unua,
Fiŝo nigra,
|
|
The sun did not shine.
Too wet to go out
....... So all we could do was to
|
La suno ne ekbrilis,
Malsekis ja tro por eliro,
....... Do ĉio, kion ni povis fari,
|
|
Congratulations!
You have brains in your head.
|
Gratulojn al vi, ho bela hor'
Vi cerbon en la kap' posedas,
|
Originalaj versaĵoj
1: LUDU, SE VI LUDAS
Ludu se vi ludas,
Studu se vi studas.
Jen la ĝusta vojo
Por bongusta ĝojo.
2: SE VI VOLAS TENI L' SANON
Se vi volas teni l' sanon,
Ne forgesu lavi l' manojn
Kiam pretas vi por manĝi
Preni pladojn, forkojn, panojn.
Se vi amas la infanojn,
Helpu ilin fari banojn.
3: ĈIU HOMO HAVAS NOMON
Ĉiu homo havas nomon,
Kaj bezonas loĝan domon.
Por ripozo kaj laboro,
Manĝi panon kaj legomon.
4: MUŜO
Muŝo flugas al la tablo,
Kaj manĝaĵon ĝi ektuŝas.
Fiinsekto! Al Diablo!
Mi ĝin frapas kaj ĝi kuŝas.
5: RANOJ
Ranoj vivas akve kaj sur tero.
Ili ofte kantas en somero.
Kvakva, kvakva, kvakva, kvakva, brekkeksů
Kvakas nokte kiel en vespero.
6: KALKULU
Unu, du, tri,
Kalkulu ni!
Kvar, kvin, ses,
Diru jes!
Sep, ok, naŭ, dek,
Kalkulu ek!
Kalkuli ĝis cent-milo
Estas malfacilo.
7: PLAĈAS AL NI NE MENSOGO
A Bo Co Ĉo Do E Fo Go
Plaĉas al ni ne mensogo.
Ĝo Ho Ĥo I Jo Ĵo Ko Lo
Veron amas la popolo.
Mo no O Po Ro So Ŝo To
Mensogulo – idioto.
U Ŭo Vo Zo – L' alfabeto
Prezentiĝas en kompleto.
8: LA FINGROJ
Kvin fratetoj kune sidas,
Sin tre bone intergvidas,
Kaj amike kunlaboras,
Sed neniam ili ridas.
9: AŬSTIN
Aŭstino estas brile bela,
Ĉefurb' de l' ŝtato unustela.
L' okulojn plaĉas riĉa verdo
Kaj ĉarmas ĝia blu' ĉiela.
10: TELEVIDO
Ho, televido, televido
Instruas nin per aŭd' kaj vido.
Hodiaŭ ĉio en rapido
Okazas kaj informavido
Devigas ĉiujn al la sido
Ĉe televido por sin gvido.
Por lerno, studo kaj por rido
Per televido, sidu vi do.
11: HOMOJ FLUGAS
Homoj flugas en ĉielo.
Kio do ilia celo?
Por mondpaco? Por libero?
Ne teroro kaj kruelo?
Kontakto: kongreso2005@hewgill.com