Opiniosondo

Por helpi ludon (kiel la ludo en la televida programo "Family Feud") dum la kongreso, bonvolu skribi ekzempleron el la jenaj temoj. Ĉiuj rajtas respondi - ne gravas ĉu vi ĉeestos la kongreson aŭ ne. Se vi ne scias ekzempleron por iu demando, ne gravas - ignoru tiun demandon. Ne pripensu tro longe - simple donu vian unuan reagon. Retpoŝtu respondojn al Russ: kongreso2005@hewgill.com. Dankon!

  1. Esperantisto
  2. Esperantisto usona
  3. Esperantista poeto
  4. Esperantista fikcia aŭtoro
  5. Famulo (ekster Esperantujo) kiu parolas/parolis Esperanton
  6. Esperantisto kun publika taglibro (blogo)
  7. Esperantista muzikbando
  8. Esperanta kanto
  9. Filmo kun Esperanto
  10. Lando kun multaj Esperantistoj
  11. Lando kun malmultaj Esperantistoj
  12. Ofta hobio aŭ fako inter Esperantistoj (krom Esperanto mem)
  13. Lando kun Esperantista amiko de vi (krom via propra lando)
  14. Lando el kiu vi ricevis Esperantan paperleteron aŭ karton (krom via propra lando)
  15. Lando el kiu vi abonas Esperantan revuon, gazeton, ktp.
  16. Internacia Esperanta kunveno
  17. Urbo en kiu vi jam ĉeestis Esperantan kunvenon
  18. Kiom multajn Esperantajn kongresojn vi ĉeestis en alia lando
  19. Romano verkita en Esperanto
  20. Romano tradukita en Esperanton
  21. Esperanta revuo
  22. Esperanta libro, kiun vi legis
  23. Libro kiu instruas Esperanton
  24. Esperanta grupo por specifa fako
  25. Ĝenerala Esperanta grupo
  26. Esperanta retpaĝaro
  27. Esperanta retpoŝta dissendolisto
  28. Favorata ĉapelita litero
  29. Malamata ĉapelita litero
  30. Metodo por reprezenti ĉapelitajn literojn nur per ASCII
  31. Malfacila lingvo
  32. Facila lingvo (krom Esperanto)
  33. Artefarita lingvo (krom Esperanto)
  34. Afero pri Esperanto kiu ĝenas vin
  35. Afero pri Esperanto kiu plaĉas al vi
  36. Aĵo kiu simbolas aŭ reprezentas Esperanton
  37. La jaro kiam vi eklernis Esperanton
  38. Dum kiom multaj tagoj en semajno vi uzas Esperanton tipe (0-7)