Loĝado

La Ĉefa Kongreso Loĝado

Ĉi-jaron la Kongreso estas ĉe universitata tereno (Concordia University at Austin). La dormejo kiun ni uzos, "Harms Hall", estas tre agrabla, granda, klimatizata, moderna konstruaĵo. Dormĉambroj estas aranĝataj en ĉambraro de 4 dormĉambroj, kun 2 banĉambroj kaj 1 salono en ĉiu ĉambraro. La banĉambroj havas duŝejojn (ne bankuvojn). La dormĉanbroj estas sekuraj, ŝloseblaj, negrandaj ĉambroj kun unuopa lito. La ĉambraroj ĉiuj havas du malgrandajn fridujojn kaj du mikroondajn fornojn, kune kun sofoj, skribtabloj, seĝoj, kredencoj, ktp. Ĉiu dormĉambro havas kameron por pendataj vestoj. Tolaĵoj (littolaĵoj, kusenoj, bantukoj, ktp) inkluziviĝas. Estas senpaga memserva lavejo por vestaĵoj en Harms Hall. Ni faros ĉiun penon por plenigi la ĉambraron kun aroj de amikoj kiuj petas ĉeesti la saman ĉambraron. Fumado malpermesatas en la universitataj konstruaĵoj.

Ĉi tio havas la avantaĝon ke ĝi estas tre malmultekosta: nur $35 ĉiunokte, duona la kotizo de iu ajn hoteloj apudaj. Ni ankaŭ esperas ke ĝi kontribuos al amika kaj festa komuna etoso. Kvankam oni povas loĝi en hotelo, ELNA estas laŭ kontrakto devontigata plenigi nombron el ĉi tiuj ĉambroj. Ni forte rekomendas ke vi uzos ĉi tiun universitatan loĝadon anstataŭ hotelon.

Kelkaj homoj demandis pri ĉambrodividado. Ni bedaŭras ke ne haveblas duopaj ĉambroj. La ĉambroj ĉiuj havas litojn por unu homo: 2 plenkreskuloj kiuj estas tre proksimaj eble povus dormi en la sama lito, sed probable estus malfacile. Beboj aŭ etuloj eble povus pli komforte dividi litojn. Vi rajtas alporti dormsakon aŭ porteblan liteton, sed konstatu ke ne estas multa spaco en la ĉambroj. Vi pagos por ĉambroj, ne laŭ nombro de homoj en ĉambro.

Se vi volas esti parigata aŭ kunigata kun aliaj homoj en "Harms Hall", bonvolu informi nin sur via aliĝilo.

Aliaj Alternativoj

Por ili kiu ne povas aŭ ne volas uzi la universitatan dormejon, ni provizas la sekvantan informon:

Estas du hoteloj apudaj. Sur la sama flanko de la granda ŝoseo I-35, la "Rodeway Inn" (2900 N. I-35; 1-877-424-6423) eble havos ĉambrojn se oni rezervus ilin tre frue kontraŭ $69 por nokto. Rekte trans I-35, la "Days Inn" (3105 N. I-35; 1-800-329-7466, 512-478-1631) havos ĉambrojn kontraŭ $79. Ĉi tiu postulos marŝon trans I-35; estas trafiksignaloj tie. Ni rekomendas la "Rodeway Inn".
Ambaŭ el ili ne estas luksa hotelo. Se oni estas volonta uzi taksion, oni povas loĝi ĉe la "Omni Southpark" (4140 Governors Row; 1-800-THE-OMNI, 512-448-2222), pli luksa hotelo kiu estas pli malproksima kontraŭ proksimume $90.

Por unike luksa sperto, provu la "Driskill Hotel" (604 Brazos Street; 1-800-252-9367) en la urbcentro, kiu estas bona ekzemplo de frua Teksasa arĥitekturo kaj aŭtentika, eleganta bov-barona dekoro. Ĝi ankaŭ havas la avantaĝon ke ĝi estas hantata. Ĝi kostegas, proksimume kelkcent dolarojn nokte.

Estas aliaj hoteloj en urbo.


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com