La Kongreso

Kie Concordia University at Austin
3400 IH 35 North
Austin, TX 78705
(512)486-2000

Vidu ĉi-mapon por pli da informo pri la universitato Concordia ĉe Aŭstino. Vidu la paĝon Pri Aŭstino por pli da informo pri Aŭstino.

Kiam Ekde la vespero de vendredo, la 10-a de junio,
ĝis tagmezo de lundo, la 13-a de junio, 2005
Kio Esperanto-parolantoj el Usono kunvenas, kun amikoj el la mondo por la jara usona Esperanto-kongreso.  La semajnfinon plenigos prezentoj, diskutoj, muziko, amikeco, distrado, filmoj, ludoj, kaj pli...
Vidu la paĝojn pri la Programo kaj Invititaj Gastoj paĝoj por pli da informoj.
Loĝado Concordia University at Aŭstino.
Vidu la paĝon pri Loĝado por pli da informoj.
Vojaĝado Kromvojaĝado antaŭ aŭ post la kongreso: Vidu la paĝojn pri Alven-Informoj, Proksimaj Urboj kaj Ekskurso por sugestoj pri ekskursado en apudaj urboj.

La loka Esperanta klubo de Aŭstino EKA estras la ELNA Kongreson en Aŭstino, Teksaso, Usono.

Vojaĝo al Aŭstino

Flughaveno Bergstrom estas en sudorienta Aŭstino, kaj oni povas facile uzi taksion al lui aŭton por atingi la kongresejon.

La kongresejo (Concordia University at Austin) situas sur la okcidenta flanko de I-35 (ĉefa ŝoseo tra Aŭstino) en la mezo de Aŭstino (norde de la granda universitato de Teksaso), do ĝi estas facile atingebla.

Aŭtoparkado

Se oni havas aŭton, oni rajtas parki ĝin senpage sur la universitata tereno dum la kongreso.


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com