Festu Esperantan literaturon en Aŭstino ĉe la Kongreso de 2005!

La Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA) gastigos la ĉiujaran kongreson en ekscita Aŭstino, Teksaso.

Ĉi tiu TTT-ejo enhavas informojn pri la kongreso, loĝado, kaj ekskursaj eblecoj kaj transportaj elektoj por la proksimaj urboj. Kiam vi pretas aliĝi, vi povas fari tion ĉi tie per la reto.

Aŭstino estas amuza universitata urbo fama pro sia viva muziko.

La detaloj de la programo haveblas ĉe la paĝoj pri la invititaj gastoj kaj pri la programo mem.

Ni periode aldonos informojn. Por vidi, kio novas, kontrolu la paĝon pri lastaj aktualigoj. Pretigante vin por ekiri al la kongreso, legu la paĝon pri alven-informoj.

Kontakti la Organizan Komitaton

Se vi havas demandojn aŭ komentojn, bonvolu kontakti nin ĉe kongreso2005@hewgill.com.

Elŝuteblaj dokumentoj (PDF formato)

Ĉu vi deziras anonci la kongreson al aliaj Esperantistoj aŭ lernantoj en via regiono? Libere vi rajtas presi kaj distribui jenajn flugfoliojn.


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com