DUA BULTENO DE ELNA-KONGRESO 2005-06-04

Vidu la unuan bultenon ĉi tie: http://kongreso.hewgill.com/bulteno1.html

KIEL ATINGI LA KONGRESEJON:

http://www.mapquest.com/ kongresejo

http://www.mapquest.com/ vojo

Se vi uzos taksion aŭ Super Shuttle, probable la kondukisto konos la vojon, sed se ne, aŭ se vi kondukos vin, ĉi tiu informo helpos:

Via celo (Harms Hall de Concordia University) estas ĉe la nordokcidenta angulo de I-35 kaj 32-a Strato. La plej simpla metodo de la flughaveno estas iri en Aŭstinon laŭ 71, tiam iru norden laŭ I-35.

Se vi venas norden laŭ I-35 (ekz de la flughaveno), vi eliru la ŝoseon por atingi 32-an Straton. (Notu ke I-35 branĉas en supran kaj malsupran nivelon ĉirkaŭ 19-a strato - restu sur la malsupra (maldekstra) nivelo, tiam vi eliros la ŝloseon dekstren por atingi 32-an Straton.) Turniĝu maldekstren sur 32-an Straton, tiam vi pasos Harms Hall (je via dekstra flanko) kaj turniĝu dekstren en la aŭtoparkejon tuj post Harms Hall. 32-a Street iom malpli evidentas ol 38-a, do se vi maltrafos ĝin, ne gravas: simple iru ceteren al 38-a kaj U-turniĝu, tiam sekvu la suban vojon:

Se vi venas suden laŭ I-35, simple eliru por atingi 38 1/2-an Straton. Irante suden de la vojkruco de I-35 kaj 38-a vi iros kelkajn blokojn apud I-35, pasante Concordia University dekstre de vi (sur la okcidenta flanko de la vojo). Vi vidos grandan signon "Concordia University", grandan konstruaĵon kun ruĝa tegmento, sportan korton, kaj tiam Harms Hall (kvar-etaĝa blankflava dormeja konstruaĵo - apud I-35 oni vidas "Concordia University" sur konstruaĵo). Estas eniro en la aŭtoparkejo rekte de la vojo apud I-35, sed ĝi eble estos fermita; tiukaze, iru dekstren sur 32-an Straton (tuj post Harms Hall) kaj tiam iru dekstren en la eniron post kiam vi pasos Harms Hall.

Vi rajtas libere parki en la auxtoparkejo de Harms Hall dum la Kongreso.

Ĵaŭdon aŭ vendredon, eniru la vestiblon de Harms Hall por registri por la Kongreso. Sabaton iru al la Peter Center.

INTERRETO:

Supozeble la kongresaja dormĉambroj ĉiuj havos interretan konekton senpagan, kiu simple funkcios. Ni ne povas garantii ĉi tion. Ankaŭ estas iuj sendrataj lokoj surterene.

AAIE-EKZAMENOJ:

Doroteo Holland faros la AAIE-ekzamenojn. Estas tri niveloj: Komencgrada, Mezgrada, kaj Supera. Ĉiu ekzameno daŭras proksimume 2 horojn. Ili okazos dimanĉe je la 2-a. La kosto por ĉiu ekzameno estas kvin dolaroj. Se vi volas ekzameniĝi sed ne tion indikis sur via aliĝilo, vi devos kontakti Doroteon antaŭ la kongreso. (telefono 805-967-5241; retpoŝto <dorothyh ĉe west.net>). Ne eblas ekzameniĝi ĉe la kongreso se vi ne antaŭinformis nin. Ĉiu rajtas skribi nur unu ekzamenon. Se vi deziras informon pri la enhavo de iu ekzameno, Doroteo povos tion sendi al vi per retpoŝto.

POSTKONGRESA EKSKURSO:

Ĉu vi havas preferon pri postkongresa ekskurso? (Vidu unuan bultenon: http://kongreso.hewgill.com/bulteno1.html). Diru baldaŭ, aŭ milde akceptu tion, kio okazos! Ĝis nun, mi nur ricevis unu peton (por naturparko Pedernales aŭ Sorĉita Roko). Notu ke la naturparkoj temas pri malfacila piedirado en bela roka tereno de la teksasa "Hill Country" (monteta kamparo), do estu preta por bona varma ekzerco. La nuna plano estas: Lunde: posttagmeza grupvizito al muzeo de teksasa historio. http://www.thestoryoftexas.com/ Marde: tuttagekskurso al Sorĉita Roko. http://www.tpwd.state.tx.us/park/enchantd/ Se tio ne plaĉas, plendu nun aŭ neniam! Se vi volas partopreni, bv diri al mi, por ke mi sciu kiom multaj homoj partoprenos kaj ni aranĝu transportadon.

VESPERTOJ kaj INCUBUS!

Dimanĉe dum la kongreso okazos vespera vojaĝo al ponto (de Avenuo Congress en urbcentro) super rivero por spekti la mondfamajn vespertojn, kiuj elflugas je sunsubiro. http://www.batcon.org/discover/congress.html Se tio interesas vin, bv informi nin por ke ni planu transportadon por taŭgan kvanton de homoj. Poste, la (fi)fama Esperanta filmo Incubus (kun William Shatner) estos ĉe la populara loka kinejo Alamo Drafthouse en la urbcentro, do interesatoj povos piediri tien por spekti la filmon je 9:45ptm - la Alamo Drafthouse estas amuza kinejo kun kelneroj kiuj alportos manĝaĵon kaj trinkaĵojn (inkluzive bieron) al via tablo. http://drafthouse.com

KLASOJ POR KOMENCANTOJ

Dum la tuta sabata posttagmezo okazos kvin unuhoraj klasoj por komencantoj, kun kvin diversaj instruistoj. Ĉi tiuj klasoj estos malferma al la ĝenerala publiko (senpage) kaj ankaŭ al ĉiuj kongresanoj. Ni esperas interesi iujn lokajn Aŭstinanojn kaj ankaŭ helpi kaj inspiri komencantajn kongresanojn.

KONKURSO PRI AMUZA PORINFANA POEZIO

Arlyn Kerr proponas etan konkurson por verki poemon aŭ riman rakonteton laŭ la stilo de d-ro Seuss (ĉar ŝi volas pli da Esperanta poezio por siaj nepinoj!) Ne post la vespermanĝo dimanĉa, ĉiu kongresano interesita donu al Russ simplan amuzan poemon, kaj kelkaj juĝistoj elektos la gajnantojn. Arlyn donacas monpremiojn: $15 por la gajnanto, $10 por la dua rango, $5 por la tria rango. Se vi volas ekzemplerojn de la dezirata stilo, bonvolu legi ĉi tiujn de d-ro Seuss.

One fish
Two fish
Red fish
Blue fish

Black fish
Blue fish
Old fish
New fish.

---------------------

The sun did not shine.
It was too wet to play.
So we sat in the house
All that cold, cold wet day.

Too wet to go out
And too cold to play ball.
So we sat in the house.
We did nothing at all.

.......

So all we could do was to
Sit Sit Sit Sit!
And we did not like it
Not one little bit.

---------------------

Congratulations!
Today is your day!
You're off to Great Places!
You're off and away!

You have brains in your head.
You have feet in your shoes.
You can steer yourself
Any direction you choose.
You're on your own. And you know what you know.
And you are the guy who'll decide where to go.

"FAMILY FEUD"-STILA LUDO

Helpu! Unu planata evento estas "luda programo" (kiel televidprogramo "Family Feud") kun ludantoj kaj spektantaro, bazita sur opiniosondaj demandoj. Sed mi nur ricevis du respondojn ĝis nun... La ludo ne eblos krom se mi havos pli multajn respondojn. Se vi ŝatus spekti amuzan ludon dum la kongreso, bonvolu kopii la demandojn en ĉi-ligilo kaj tajpi respondojn kaj retpoŝti ilin al Russ: http://kongreso.hewgill.com/ludopiniosondo.html


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com