2005-05-16 - Bulteno

Saluton de la LKK de la ELNA-Kongreso de 2005!

La kongreso okazos post nur monato, kaj jam estas pli ol 70 aliĝintoj. Prezentos famuloj kiel Edwin de Kock, Peter Brown, Duncan Charters, Don Harlow, ktp, kaj multaj aliaj kongresanoj volontulis prezenti pri multegaj diversaj temoj: dankon! La programo estos plena je prelegoj, klasoj, montraĵoj, ludoj, filmoj, ktp, kio amuzos al ĉiuj, de komencantoj al longtempaj Esperantistoj. Cetere Joel Brozovsky alportos multajn librojn de ELNA do oni povos foliumi kaj aĉeti.

Eksterusonaj gastoj:

Estos kelkaj prezentantoj el aliaj landoj (supozante neniujn vizajn problemojn), inkluzive de Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Niĝerio! Se vi estas neusonano kiu ankoraŭ bezonas invitleteron por akiri vizon, bonvolu peti al ni rapide...

Informo pri la kongresa tereno:

La kongresejo (Concordia University of Austin) kunlaboras kun la LKK por glatigi la dormĉambrojn, manĝoservon, bankedon, son/vid-ekipon, sekurecon, ŝlosilojn, registradon, signojn, kafoservon, ktp.

Unu metodo por veturi de la flughaveno Bergstrom (AUS) de Aŭstino al la kongresejo Concordia University estas SuperShuttle http://supershuttle.com/htm/cities/aus.htm (servo kun bluaj navetaj busetoj, kiuj iros al ie ajn en Aŭstino de la flughaveno) kies retpaĝaro diras "Post alveno en flughavenon, bonvolu sekvi signojn de la areo por reteni viajn valizojn al la giĉeto por SuperShuttle. Rezervo ne necesas, kaj la servo haveblas ĉiam (24-hore). Bonvolu telefonvoki 512-929-3900 ext. 2 kun demandoj. SuperShuttle akceptas monon kaj kreditkartojn." La kosto por ĉiu veturanto iranta al Concordia University estas $12 aŭ $15, ŝajne.

Grupo de homoj povus dividi taksion, kiu kutime povas veturigi ĝis 4 homojn, kaj kostas ĉirkaŭ $25 sume por la veturo.

Kiam vi alvenos ĵaŭde aŭ vendrede, vi registros en la eniro de Harms Hall (la dormejo), apud kiu vi povos parki aŭton senpage.

Se vi alvenos post vendredo, la registrejo probable estos en la Peter Center (kie la plejmulto de kongresaj eventoj okazos).

Oni ne povas fumi en konstruaĵoj; nur fumu ekstere, almenaŭ 5 metrojn for de pordoj.

Alkoholo ne permesiĝas ĉe Concordia.

La petoj por vegetara kaj vegetala manĝo estos bonplenumata. La manĝoservestroj havas sperton kaj scion pri vegetara/vegetala manĝo. Ĉiu manĝo (inkluzive la bankedon) ofertos vegetarajn/vegetalajn manĝajn opciojn. Ĝis nun la jenaj homoj petis tian manĝon: Russ Williams, Frans J. Jahger, Dorothy S. Jahger, Anderson MILLS, Dennis Newton, Byron Windhorst, Scott Redd, Emily Redd, Neil Blonstein, Jeremiah Isaacs, Earl Bills. (Bonvolu informi nin pri eraroj en tiu listo!)

La dormĉambroj (kiuj kvaropas kun komuna salono kun microondilo kaj fridujeto) estas plaĉaj kaj modernaj.

Kiam vi registros (tuj post via alveno) vi ricevos ĉambran ŝlosilon, kiun vi redonu kiam vi foriros post la kongreso.

Ĉiu ĉambraro havas telefonon, per kiu oni rajtas telefonvoki senpage al lokaj telefonkodoj se oni puŝas 9 unue.

Eblas ke dormĉambroj havas retkonekton, sed estas burokrata procezo por ebligi ilin, kiun ni ankoraŭ esploras, do pli bonas se vi ne supozas ke vi havos retkonekton en la dormĉambro. (Ni raportos plian informon se ni lernos pli...) Estas sendrataj "varmpunktoj" en diversaj terenaj konstruaĵoj.

Ĉiu etaĝo de la dormejo havas du ejojn kun senpagaj maŝinoj por lavi vestojn.

Disvastigo de Esperanto:

Unu celo de la kongreso estas disvastigi Esperanton. Jen kelkaj aferoj por helpi tion:

La publiko estos invitata partopreni komencantajn klasojn dum la kongreso senpage.

Post la kongreso, Duncan Charters bonkore instruos pli longan klason al loka grupo de bahaanoj kiujn interesas Esperanto.

La postbankeda trinkeja promeno en la urbcentro nun havas ĉirkaŭ 27 interesatojn, kaj ĉi tio prezentos Esperanton al sabatnoktaj festuloj en la trinkejoj. Ni kuraĝigas partonprenantojn porti Esperantajn ĉemizojn, insignojn, ktp!

Helpu nin!

La trinkeja promeno bezonas iom pli da transportado. Se vi havas grandan aŭton aŭ buseton kaj ne trinkos alkoholon kaj povos helpi transporti homojn inter la kongresejo kaj urbcentro, bonvolu diri al ni.

Pluraj homoj respondis ke ilin interesas prezenti teatraĵeton (aŭ por plenkresuloj/progresantoj aŭ por infanoj/komencantoj), sed ni ne jam havas planon pri ĉi tio. Se vi volas organizi ĉi tian aferon, bonvolu diri al ni.

Se vi ŝatus helpi prezenti etan (eble 5-minutan) teatraĵon kun gantpupoj dum la bankedo (organizita de prefesia gantpupisto Teo Sankaro) bonvulu diri al ni. Entuziasmaj amatoroj estas bonvenaj!

Ekskursoj

Se vi restos post la kongreso por partopreni postkongresan ekskurson, ni bezonas viajn opiniojn kaj desirojn pri la opcioj. Bonvolu diri al ni kiuj el la jena listo allogas (aŭ malallogas) vin, aŭ se vi havas aliajn preferojn/ideojn:

Jen kelkaj duontagaj (aŭ malpli) eblecoj:

Zilker Garden (Ĝardeno Zilker) (en Aŭstino)
Naturparko/ĝardeno en la urbo. Ĝi havas rozĝardenon, papiliojn, japanan ĝardenon kun longa rivereto, ktp.
http://www.zilkergarden.org/

Mayfield Preserve (Konservejo Mayfield) (en Aŭstino)
Pli simpla naturparko en la urbo. Estas vojoj tra arbaro, kaj ankaŭ estas historia domo, apud kiu loĝas multaj belaj pavoj kaj estas ĝardenoj. Ne for de artmuzea tereno, kie ankaŭ estas plaĉa mallonga promenejo.
http://www.texasoutside.com/austinframes/mayfield.htm

Turismo sur la granda tereno de Universitato de Teksaso (en Aŭstino)
Iom populara agado por vizitantoj al Aŭstino.
http://www.utexas.edu/tours/

Turismo en la ŝtata kapitolo (en Aŭstino)
Iom populara agado por vizitantoj al Aŭstino.
http://www.tspb.state.tx.us/SPB/Plan/Tours.htm

Texas History Museum (Muzeo de teksasa historio) (en Aŭstino)
Ĉi-muzeo estas nova, moderna, granda, kaj populara kun multa interesa informo pri teksasa historio kaj rilatitaj temoj. Ĝi ankaŭ havas teatron IMAX (granda ekrano).
http://www.thestoryoftexas.com/

Jen 3 belaj naturparkoj, kiuj postulas tutan tagon. (Oni ankaŭ povas tendumi tranokte, se oni volas):

Ŝtata Naturparko Pedernales (horon for de Aŭstino)
Diversaj vojoj por piedmarŝado, neprofuunda rivero kie oni povas naĝi, akvofaloj kun multaj interesaj rokoj por esplori kaj grimpi, ktp.
http://www.tpwd.state.tx.us/park/pedernal/pedernal.htm

Ŝtata Naturparko Enchanted Rock (Sorĉita Roko) (90 minutojn aŭ du horojn for de Aŭstino)
Bela impona grandega roko, unika geologia monteto, kun multaj eblecoj por grimpado kaj vojoj por promeni.
http://www.tpwd.state.tx.us/park/enchantd/

Ŝtata Naturparko Inks Lake (Lago Inks) (90 minutojn aŭ du horojn for de Aŭstino)
Lago kun diversaj vojoj tra interesaj diversaj belaj pejzaĝoj.
http://www.tpwd.state.tx.us/park/inks/

Ĝenerala informo pri vizitado al Aŭstino:
http://www.austintexas.org/visit_todo_tours.html

"Family Feud"-stila ludo

Finfine: unu planata evento estas "luda programo" (kiel televidprogramo "Family Feud") kun teamoj kaj spektantaro, bazita sur opiniosondaj demandoj. Bonvolu kopii la demandojn en ĉi-ligilo kaj tajpi respondojn kaj retpoŝti ilin al Russ:
http://kongreso.hewgill.com/ludopiniosondo.html


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com