Aŭstino

Aŭstino estas amuza universitata urbo fama pro sia viva muziko. Krom la grandega universitato de Teksaso, estas pluraj aliaj, inkluzive la kongresejon universitato Concordia.

En la urbcentro estas pluraj trinkejoj (laŭ la fama sesa strato) kaj vivmuzikejoj kaj dancejoj. La ŝtata kapitolo estas populara turisma loko. Estas nova granda muzeo pri ŝtata historio. Estas mondfama kolonio de vespertoj, kiuj loĝas sub la ponto de Kongresa avenuo.

Ekzistas multaj naturparkoj kun promenpadoj en kaj ĉirkaŭ la urbo.

Diversaj teatraj grupoj prezentas interesajn teatraĵojn. Estas multaj kinejoj, inkluzive de Alamo Drafthouse, kie oni povas vidi nekutimajn filmojn (ekz silentajn filmojn kun vivmuziko) dum kelneroj servas manĝon.

Jen artikolo pri Aŭstino ĉe Vikipedio.

Por pli da (angla) informo, bonvolu legi:


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com