Alven-Informoj

La partoj estas:


Anoncoj

Se vi volas ekzameniĝi de AAIE je iu el la tri Esperanto-niveloj (baza, meza, supera), vidu la paĝon pri la Programo kaj la paĝon por Invititaj Gastoj. Vi devas aranĝi por tio antaŭ la komenco de la kongreso. La aliĝilo havas lokon por peti ekzamenon.


Atingi al Austin

Aŭstino situas en Centrala Teksaso, proksimume 3 horoj sude de Dalaso, 1.5 horoj norde de San Antonio kaj 3 horoj okcidente de Hjustono.

La Aŭstin-Bergstrom Internacia Flughaveno situas ĉirkaŭ 8 kilometrojn (5 mejlojn) sudoriente de la kongresejo.


La Kongresejo

Ĉiuj kunsidoj okazos ĉe la tereno de Concordia University at Austin (Universitato Concordia de Aŭstino). Ni uzos kelkajn konstruaĵojn, kiu enhavas aŭditorion kaj plurajn grandajn klasĉambrojn. Oni povas promeni al la dormĉambraron kaj manĝejon, kiuj estas proksimaj al la aliaj kongreskonstruaĵoj.

Concordia University at Austin
3400 IH 35 North
Austin, TX 78705
(512)486-2000

Vidu ĉi mapon por informo pri al tereno.


Alveno

Ekde vendreda posttagmezo, estos registra kaj informa budo en la kongresejo, Concordia University at Austin. Tie vi povos registri kaj ricevi viajn kongresajn materialojn.

Se vi alvenos je vendredo antaŭ ol la registra budo malfermiĝas, vi povos iri rekte al la kunsido de la ELNA-estraro en la konstruaĵo, se vi volas spekti aŭ partopreni tion.


Kion Kunporti

Alilandanoj kompreneble kunportu pasporton aŭ originalan naskiĝatestilon por transpasi la landlimon. La usona ŝtata departemento havas informon pri alilandanoj vojaĝantaj al Usono. Nepre traktu viajn visajn kaj pasportajn aferojn baldaŭ.

Komfortaj vestaĵoj taŭgas. Ekstere probable varmos, sed ĉiuj konstruaĵoj havas klimatizilon. Oni povus kontroli la aŭstinan veteron ĵus antaŭ oni alvenas.


Demandoj

Se vi havas iujn demandojn, kiujn ni ne respondis tie ĉi, bonvolu kontakti kongreso2005@hewgill.com.


Kontakto: kongreso2005@hewgill.com