Aliĝo
Ĉi sube estas formo kiun vi povas plenigi por aliĝi rete. Se vi volas sendi paperan aliĝformon, vi povas presi ĉi tiun retpaĝon aŭ elŝuti preseblan aliĝformon (en PDF-formato aŭ en DOC-formato) kaj poŝti ĝin al ELNA. (Notu ke eĉ se vi pagas per ĉeko poŝte, vi ne bezonas uzi paperaliĝilon - ĉekpaganto rajtas aliĝi rete antaŭ ol tiu poŝtas ĉekon.)
Se vi volas sendi ĉekon kaj/aŭ paperaliĝilon, vi rajtas poŝti al:
ELNA
PO Box 1129
El Cerrito CA 94530
USA
Se vi elektas kompletigi ĉi tiun retan formularo kaj alklaki la
butonon "Aliĝu" ĉe la fundo de la paĝo, via informo iros
al ELNA kaj la unua paŝo de la aliĝo estos finita.
Por kompletigi la aliĝilon, vi bezonos pagi la aliĝkotizon.
Post kiam vi alklakas "Aliĝu", vi estos sendata al retpaĝo de ELNA,
kie vi povos entajpi vian kreditkartan informon kaj pagi rete.
Bonvolu kompletigi apartan formularon por ĉiu aliĝanto.
Kontakto: kongreso2005@hewgill.com